2016-02-20

Revivu Karinthy!

Dum la pasinta jaro mi esploras hungaran literaturon (malmulte konatan en Usono kaj eble tra la tuta anglofona mondo) pere de Esperanto kaj la angla lingvo. Mi resumas miajn esplorojn en artikolo "Vojaĝo al hungara literaturo, tereno nekonata" aperonta en literaturtema numero de revuo Kontakto.

Tie mi menciis, ke por mi, ŝlosila hungara verkisto estas Frigyes Karinthy (1887‑1938), kiu ankaŭ estis esperantisto! Ne estas hazardo, ke kaj amiko de Karinthy hungara esperantista verkisto Sándor Szathmári kaj hungara-kanada verkisto Robert Zend inspiriĝis kaj de Imre Madách kaj de Karinthy. Karinthy ankaŭ meritas pli da videbleco en la anglaparolanta mondo ne nur pro siaj satiraj kaj filozofiemaj verkoj sed ankaŭ speciale pro siaj malutopiaj verkoj Vojaĝo al Faremido kaj Capillaria (kiuj ricevis Esperantajn kaj anglalingvajn tradukojn) kaj pro sia utiligo de sciencfikciaj ideoj. Estus bone re-reliefigi atenton al Karinthy en Esperantujo sed eble pli bone revivigi la ŝajne forgesitan Karinthy en anglalingvujo.

Ĉiacele mi kompilis gvidilojn al literaturo de kaj pri Karinthy en Esperanto kaj en la angla:


Frigyes & Ferenc Karinthy in English

Mi havas pluajn tekstojn en Esperanto kaj en la angla kiujn mi enretigos.

La plejmultaj anglalingvaj tradukoj el hungara literaturo kiujn mi legas, devenas de la hungaria eldonejo Corvina dum la sovetia epoko kaj ne estis/-as ĝenerale haveblaj en usonaj librovendejoj kaj ne nepre en bibliotekoj. Krom kelkaj verkoj troveble interrete, kaj krom la malutopiaj romanoj kaj la memuaro Vojaĝo ĉirkaŭ mia kranio, estas malnova anglalingva antologio el la verkaro de Karinthy: Grave and Gay (= Serioze & leĝere, 1973).

Krom tio, el revuo The New Hungarian Quarterly, vol. III, n-ro 6, aprilo-junio 1962, mi skanis elektitaĵaron el la verkaro de Karinthy, kaj la plej ampleksan resuman eseon pri Karinthy en la angla trovitan de mi:

"Frigyes Karinthy, Humorist and Thinker" by Miklós Vajda [= ...humuristo & pensisto]

Rimarku, ke pasis pluraj jardekoj post tiuj eldonoj. Nu, ni ne lasu Karinthy forgesita en ajna lingvo!

No comments: