2015-01-23

Karolo Piĉ, Borges, & ars combinatoria

Dankon denove al Paulo Silas:


Por sia neologismemo Piĉ referencas al Jorge Luis Borges kaj ars combinatoria (kombinarto). Borges ja esploris la senfinan bibliotekan kombinismon, sed en multaj verkoj Borges montras, se nur implice, la sterilecon de tia praktiko. Borges kompreneble ludus per la platoneska cerbumado de Piĉ, sed li estis fundamente skeptikulo.

Konsultu mian eseon "Borges kaj mi: La sekreta miraklo" en Beletra Almanako, n-ro 20, junio 2014, p. 96-101, kaj miajn anglalingvajn analizojn de liaj verkoj kun resumo de mia vidpunkto en eseo "Borges Ironizing Idealism: I Dream Too Much."

No comments: