2014-10-02

William Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj (5): tradukado

Kiel mi jam menciis, mi trovas Auld plej stimula kiam li pritraktas specifaĵojn de originala aŭ traduka beletro en Esperanto. Mi jam afiŝis dufoje pri trakto de tradukado en esearo de Auld Facetoj de Esperanto (1976). Nu, nun denove pri . . .

William Auld, Pri lingvo kaj aliaj artoj. Antverpeno; La Laguna: TK / Stafeto, 1978. 213 p.

Enestas du eseoj pri tradukado:

  Pri la tradukado de poezio   (21-32)

  La internacia lingvo kiel belarta tradukilo   (95-157)

En la unua eseo, Auld rebatas la tezon asertante la netradukeblon de poezio. Tradukado estas esenca parto de beletra produktado en pluraj lingvoj; ĝi eĉ ludis gravan rolon en angla literaturo. Auld ankaŭ rebatas la aserton, ke ĉio grava tradukiĝas anglen aŭ francen. Du problemoj estas ignoro de malpli disvastigitaj literaturoj, kaj manko de altkvalitaj tradukoj. Pri supozataj baroj al tradukado Auld diskutas semantikajn asociecojn, kaj vortludojn, kaj donas ekzemplon de solvo de vortluda problemo tradukante anglan tekston al Esperanto.

La dua eseo estas multe pli detala kaj ampleksa. Literaturo valoras por interkompreniĝo de popoloj, per kio ili konstatos la komunaĵojn de supraĵe malsamaj homoj. Auld ilustras problemon de tradukmanko per statistikoj el Index Translationum. La mito ke nur la "ĉefaj" lingvoj gravas preterpasas beletrajn juvelojn el "minoraj" lingvoj. Do eĉ fakuloj neglektas ekz. hungaran literaturon. Ambicio traduki ĉion en ĉefajn lingvojn, ekz. la anglan, estas ĥimero, se ne paroli pri kvalito. Sed Esperanto ja solvas la problemon.

En la dua parto de la eseo, Auld alfrontas denove la missupozatan netradukeblon de poezio. Auld neas limojn de lingvoj kiuj bremsas tradukadon; la sola decida faktoro estas la talento de la tradukanto.

Mi dubas ĉi tiun absolutan aserton, sed Auld argumentas sian pozicion. Signifigpotenco ekzistas nur en la homa menso, ne en la lingvo. Auld celas pruvi, ke Esperanto (pli precize, Esperanta verkisto!), aparte pro sia gramatiko, kapablas redoni nacilingvajn nuancojn traduke. Auld listigas la lingvajn qvalitojn de la fleksebleco de Esperanto.Aldone al gramatikaj trajtoj, Esperanto estas riĉa je rimoj.

En la tria parto de la eseo, Auld provizas poeziajn specimenojn por komparo, laŭ menciitaj kriterioj, uzante nacilingvajn originalojn kaj tradukojn kaj Esperantajn tradukojn. La lingvoj de la originaloj aŭ tradukoj estas angla, franca, rusa, kaj Esperanto. Bone por ni, la retejo de Don Harlow donas la specimenojn kaj komentarojn de Auld:

Specimeno A: L'abatros de Charles Baudelaire, kun tradukoj en Esperanto (de Kalocsay) kaj la angla;

Specimeno B: La tigro de William BLAKE, elangligis William AULD kun anglalingva originalo kaj franca traduko de Félix ROSE (kun komentaro pri la tradukoj);

Specimeno C: Anĉaro de Aleksandr PUŜKIN, elrusigis KALOCSAY Kálmán, enangligis Walter MORISON.


    


No comments: