2014-08-19

William Auld: "Spiro de l' pasio" (1)

La poemaro "Spiro de l' pasio" de William Auld estas parto de la epokfara poemaro Kvaropo (1952), kiu inaŭguris la skotan skolon. Ĉe Vikipedio troveblas enhavtabelo de la tuta volumo. Auld kontribuis 63 poemojn. Mi krude klasifas ilin sub kategorioj konforme al miaj celoj. Kvankam pluraj poemoj estas plurtemaj, mi elektis nur unu temon po poemo. Jen:

Am(or)o / Erotiko           17
Vivsinteno                        11
Socikritiko/ Politiko      10
Esperanto/-ismo/-istoj   9
(Kontraŭ)religio            3
Kreado (arta)                 3
Arto / Beletro                 1
Filozofio / Mondbildo  1
Aviado                             2
Krome                             6

El la socikritikaj poemoj oni sorbas senton de grizeco de postmilita Britujo. Jen mia listo:

Laboristedzino
Godiva
La perfidita juno
Deklaracio
Konfeso
Mallumo
Patrujo mia
Glasgovo: La homoj
Nokte
Kondamnite

"Godiva" temas pri historia legendo. "Mallumo" kaj "Kondamnite" temas pri la deprima mondsituacio ĝenerale. Interalie, minacas ebleco de mondmilito. La ceteraj poemoj montras la premon kaj deprimon ĉe Auld pri la sorto de la laborista klaso.

Al ĉi tiuj mi aldonus poemon tiutempan neenlibrigitan antaŭ apero en antologio En barko senpilota:

Kapitalismo Venkis en Britujo (26.10.1951)

En apartan kategorion mi metas 3 poemojn en kiu rolas religio:

Al homo sapiens (Jen parto II: Homaro!)
Evoluo
Al Pastro

La du lastaj aperis en mia revuo Ateismo kun permeso de Auld. En sama letero al mi Auld esprimis ĉagrenon pri la aktuala (1980aj jaroj) reakcia stato de la socio.

En "Alvoko optimisma" Auld esprimas sian ĝeneralan (filozofian) perspektivon pri esperata socia kaj morala progreso de la homaro.

Do resume, konstateblas la socia kaj filozofia perspektivo de la juna Auld. Liaj valoroj restus konstantaj sian tutan vivon, sed circkonstancoj ja ŝanĝiĝus.

No comments: