2014-06-10

Jules Verne: Esplorvojaĝo & Esperanto

Jen interesega eseo:

"Jules Verne kaj Esperanto (la lasta romano)" de Abel Montagut, en Beletra Almanako, n-ro 5, Junio 2009, p. 78-95.

Verne (1828-1905) postlasis manuskriptojn de nefinitaj fikciaĵoj, interalie Voyage d'étude (Esplorvojaĝo).

Voyage d'étude temas pri vojaĝo en Kongolando ĉirkaŭ jaro 1900 en kiu oni utiligas Esperanton kiel interlingvon.

Kune kun aliaj postlasitaĵoj ĝi estis finfine eldonite en 1993 en libro
San Carlos et autres récits inédits.

Oni trovas indikojn en verkoj de Verne pri lia intereso pri artefaritaj lingvoj. En 1903 Verne fariĝis honora prezidanto de ĵus fondita Esperanto-grupo en Amiens. Montagut detaligas la rilaton.

Montagut priskribas la enhavon de la romano. Esperanto ludas rolon de egaligo inter afrikanoj kaj koloniistoj. Verne komencis la verkon en 1903. Kial li ne finverkis ĝin? Post ampleksa esploro, Montagut konkludas, ke la kaŭzo estis raportoj pri la krimoj kontraŭ la indiĝenoj de la belga Kongolando kaj demandoj pri koloniigo de la franca Kongolando. Verne celis versimilecon en siaj verkoj. Montagut argumentas, ke Verne planis reverki la manuskripton, enmetante en ia formo la negativan flankon de koloniigo. Kion Verne farus pri Esperanto en reviziota romano? Lia filo, Michel Verne, reverkis manuskriptojn de la patro. Ĉi-kaze, la originalo fariĝis eldonita rakonto L'Étonnante Aventure de la mission Barsac (1919) (anglalingve: The Barsac Mission), sen ajna mencio de Esperanto.

Voyage d'étude aperis en Esperanto, en gazeto ne plu viva:

"Esplorvojaĝo" tradukis István Ertl, Franca Esperantisto, n-ro 452, aprilo 1994, p. 3-36, el tuta tiutema numero, 40 p.

Ertle plendis ke lia traduko poste estis ŝtelita kaj pirate eldonita:

Piratoj sur la verda maro, Intervjuo al István Ertl, en La Ondo de Esperanto, 2001, № 4

Mi opinias, ke la historia valoro de ĉi tiu afero gravas, ke oni, prefere Beletra Almanako aŭ ties eldonisto Mondial, reeldonu ĉi tiun tradukon por ke ĝi estu facile kaj legitime havebla al la tuta esperantistaro.

Finfine aperis anglalingva traduko, Fact-Finding Mission, en antologio Vice, Redemption, and the Distant Colony, tradukita de Kieran O’Driscoll, en serio The Palik Series, de obskura eldonisto BearManor Fiction. Jen pluaj informoj:

Editorial — The Verne Translation Renaissance Continues de Arthur B. Evans ĉe Verniana

Translating Verne: An Extraordinary Journey de Teri J. Hernández, Science Fiction Studies, XXXII: 1, #95 (March 2005): 142-149.

No comments: