2014-03-06

Witold Gombrowicz & Esperanto?

Mi komencas legi Witold Gombrowicz, en anglalingvaj tradukoj. Mi legis lian verkon Filozofio en 6 horoj kaj 15 minutoj kaj nun legas la unuan volumon de lia Taglibro.  Ekzistas pri li artikolo en Esperanto en Vikipedio:

http://eo.wikipedia.org/wiki/Gombrowicz

Mi ne povis trovi la ekziston de ajna traduko el lia verkaro en Esperanto. Nu?

Kaptis mian intereson la okupateco je Gombrowicz pri la problemo de provinceco, kiu por li estas pola provinceco. Mi ne konas polan kulturon, do jen nova temo miaflanke, kiun oni certe povas apliki al diversaj situacioj.

Kvankam la elirpunkto malsamas, mi pensas pri eseo de pola Esperantisto:

"Letero el ekster la (E-) kulturo" de Radosław Nowakowski

Ĉu estas koincido, ke ankaŭ Nowakowski estas polo? Li deziras liberiĝi el la katenoj de kulturo. Gombrowicz volis liberigi propran denaskan kulturon el provinceco. La temoj ŝajnas iom apartaj, sed mi supozas ke ekzistas rilato.

Esperanto mem servas diversajn funkciojn. Unu ideologio emfazas la konservadon de naciaj kulturoj. Sed efektive Esperanto ankaŭ servis kiel eskapilo el la sufoko de lokaj cirkonstancoj, aparte en orienta Eŭrope sed ankaŭ aliloke.

Mi komencis blogi pri Gombrowicz anglalingve:

Witold Gombrowicz confronts (Polish) provincialism

Witold Gombrowicz: Philosophy in 6 1/4 hours (1)

No comments: