2013-09-29

Langston Hughes en Esperanto

Ĵus aperis Esperanta traduko de fama poemo de negra-usona verkisto Langston Hughes:

Harlemo (Harlem), tradukis Joshua "Sproŝŭa" Birns-Sprague

Estas iomete plu da Hughes en Esperanto:

Kvar Poemoj de Langston Hughes, tradukis Carlos A. Castrillón
La poemoj: Ankaŭ Mi Prikantas Amerikon, Negraj Laboristoj, La Minejoj de Johannesburg, Mi Estas Negro
. . . Kaj mia traduko:

"Adiaŭ Kristo" [Goodbye Christ], tradukis R. Dumain

Mi eltrovis forgesitan recenzon en Literatura Mondo:

Observo: Negraj Poetoj en Ameriko [Recenzo de “L.”]

Mi memoras, ke en 1987, mi diskutis kun la tiama vicprezidanto de la Esperanto-Societo de Vaŝingtono komunan deziron traduki verkojn de Hughes, li prozajn, mi poeziajn. Eble de tempo al tempo mi provetis. Mi memoras nur provojn traduki la faman poemon "The Negro Speaks of Rivers" [La Negro Rakontas pri Riveroj].

Mi ne plenumis tiun aferon, sed ĉe mia retejo vi trovos miajn Esperantajn tradukojn de verkoj de Paul Robeson, Duke Ellington, LeRoi Jones/Amiri Baraka, kaj miajn proprajn Esperantajn poemojn pri ĵazmuzikistoj John Coltrane, Hilton Ruiz, kaj Miles Davis.

No comments: