2013-08-04

Kaino & Habelo & Ĥanoĥ & Byron & Blake

La mito de Kaino kaj Habelo estas fondo fekunda por renversado. La angla romantika poeto Lord Byron fifamiĝis pro sia versdramo Cain, A Mystery (=Kaino, Misterdramo; 1821), kiu simpatias la starpunkton de Kaino.

La ŝlosila libro pri ĉi tiu verko estas:

Steffan, T. G. (Truman Guy), komp. Lord Byron’s Cain: Twelve Essays and a Text with Variants and Annotations. Austin: University of Texas Press, 1968. xvii, 509 p.

Estas ja interesa afero, ke Cain estis tradukita al Esperanto tre frue dum ĝia ekzisto, jam en 1896, de pionira verkisto / tradukisto Abram (Antoni) Kofman!

Oni povas aliri skanaĵojn de Kain: Mistero - Nurnbergo, 1896 ĉe la Esperanto-Fako de Aŭstria Nacia Biblioteko.

Ŝajnas, ke ĉi tiu herezaĵo estas la unua traduko de Byron en Esperanto!

Ankaŭ kurioze, la dua traduko de Byron en Esperanto devenas de Apokrifa temo: Heaven and Earth (1821), jene:

Ĉielo kaj Tero: Mistero, tradukis Eugène Noël. Nancy'o: Thomas, 1906. 54 p.

La temo devenas de la Apokrifo Libro de Ĥanoĥ. Interalie, temas pri sekskuniĝo inter falintaj anĝeloj kaj homaj virinoj.

Nu, renversado de ortodoksaj religiaj mitoj kaj revolucia utiligo de mitoj estas troveblaj je verkistoj de tiu periodo de angla romantikismo. Plu interese, post ke Byron renversas Genezon, William Blake renversas Byron!

[La kadavro de Habelo trovita de Adamo & Eva],
ĉ. 1826, London, Tate Gallery

La koncerna verko estas The Ghost of Abel (1822) [La Fantomo de Habelo], malfrua verko gravurita sur du platoj (alklaku retligon supre). Por pli facile legi la tekston, alklaku la tekston The Ghost of Abel. Ne ekzistas Esperanta traduko. Tio certe estus ne tro malfacile farebla; temas pri mallonga verko sen la obskuraj roluloj de la privata mitologio de Blake.

En La Fantomo de Habelo Blake ne restarigas la ortodoksan koncepton. Komence li nomas Byron-on profeto, kiu ne kaptiĝu en dubo. La Dio de Venĝado ne estas la reala Dio, kaj la krio de la sango de 'Habelo' ne devenas de la reala Habelo: la voĉo de venĝo estas la voĉo de Satano. La 'renverso' de Byron fare de Blake kongruas kun la kontraŭortodoksa kristanismo de Blake, laŭ kio la oficiala religio estas falsa religio de subpremado.

La pentraĵo supre estas aparta verko.Tiu bildo estas uzata en artikolo interpretanta la Biblian miton. Mi enretigis la unuan paĝon:

Kie estas via frato, Habel?” de Vinko Oŝlak

 En la artikolo Blake ne estas plu menciata.

Nu, jen mia gvidilo al Blake en Esperanto:

William Blake en Esperanto 

Jen plua fonto pri Byron, Blake, Kaino, kaj  Ĥanoĥ:

Blake in His Time [Blake en sia epoko], red. Robert N. Essick & Donald Pearce. Bloomington; London: Indiana University Press, 1978. Specife:

Leslie Tannenbaum, "Blake and the Iconography of Cain," p. 23-34.

G. E. Bentley, Jr., "A Jewel in an Ethiop's Ear," p. 213-240. Pri Libro de Ĥanoĥ.

1 comment:

inga johansson said...

Kain kaj Abel liriko en la germana lingvo
de Bodo Wartke
http://www.maxilyrics.com/bodo-wartke-kain-%26-abel-lyrics-8ce9.html