2013-06-26

Boris Tokarev / B. Tornado

Jen pri Boris Vladimiroviĉ Tokarev (OLE). Vi povas legi pri liaj faroj kiel profesiulo kaj esperantisto, kaj pri liaj verkoj: notu la pseŭdonimon Tornado. Mi scivolas pri liaj beletraj sciencfikciaj kaj filozofiaj verkoj, precipe Ardes kaj Vivo de Prometeo.

Sed li verkis ankaŭ poemojn. Jen unu, el retejo Literaturo en nia Esperanto-mondo:

Doloro

de Boris Vladimiroviĉ Tokarev (Bonifatij Vasiljeviĉ Tornado)

 Ĉiun larmon klaran plantu en la rimo,
ĉiun spiron ĝeman ligu kun la son'.
— N. Hoĥlov
Ho, sata anim'; ĉu scipovas vi krei?
Ne fontas el gajo poeta inspir';
ĝi venas el akre turmenta sopir',
nur aman suferon ĝi povas obei.

Kaj gutas la sango per versoj ardantaj,
la sentoj tempestas en nigra senfund',
kaj fluas sopir' el anima profund',
brilante per sonoj de kant' diamanta.

Mizera poeto! Ĉu rajtas vi plendi?
Vin de la sufer' ne arogu defendi,
ĉar nutras de l' amo vin dolĉa dolor';

en ĝi estas vivo, kaj riĉo anima,
en ĝi - tuta mondo, eterna, senlima;
kaj estas feliĉa per ĝi mia kor'.

(FONTO: Heroldo de Esperanto, N-ro 4-5 (1485-86), 46-a jarkolekto, 16-an de marto 1970.)

3 comments:

Russ Williams said...

Ha, jen koincido! Mi lastatempe akiris lian epopeon Vivo de Promoteo kaj ĵus eklegis ĝin!

Mi ĝuas ĝin (ĝis nun mi legis eble trionon). Laŭ formo, la poezia strukturo estas tre regula (supozeble ofta afero ĉe multaj rusaj e-istaj poetoj) pli ol plejmulta e-a poezio lastatempe, kaj tio plaĉas al malmodernisma mi... kaj laŭ enhavo, la rakonto estas sufiĉe interesa kaj pensiga.

Ralph Dumain said...

Mi konsideras akiri VIVOn DE PROMETEO au ARDES. Kion mi faru?

Russ Williams said...

(Ve, okzais ia paneo kaj mia unua respondo verŝajne perdiĝis...)

Ĉar mi scias nenion pli pri Ardes ol vi scias, eble la decido dependu de tio, ĉu vi preferas poezion aŭ prozon... Aŭ simple akiru ambaŭ. :)