2013-04-02

4 x (4 x 4): Rumanaj Poemoj

4 x (4 x 4): Rumanaj Poemoj tradukitaj de Ionel Oneţ. Berkeley, CA: Eldonejo Bero, 1990. 80 p.

Laŭ Onet, ĉiuj poemoj estis verkitaj komence de la 1980aj jaroj. La rumanaj poetoj estas George Canache, Gabriel Cojocaru, Gim Laurian, Ion Motu.

Ion Motu tedis min, krom unu poemo kiu min pensigis:

          Al Patrinoj

Naskitaj el la mara ŝaŭmo
aŭ inter folioj brasikaj,
alportitaj de cikonioj
aŭ (eĉ!) de insektoj,
infanoj de Dio estas ni
senpatrinaj . . .
Pri la ceteraj tri poetoj, iom puzla sed alloga trajto estas, ke laŭ signfo ne ĉio estas surfaca, kontraste al, ekzemple, nia eminenta poeto Kalocsay. La formo ne estas aparte brila, sed almenaŭ kelkaj poemoj po poeto pensigas. Mia favorata el la poetoj estas Gabriel Cojocaru. Jen du specimenoj.
        La Nevidata Vizaĝo de l’Nokto

Kaj indus ke la herbo
estu pli verda mia kanto
ankoraŭ serĉanta l’orelon de miaj samtempuloj

vi scias traduki por mi ion el
la ĉerizfloroj la sola vojo
akcepti ĉastecon

ekde tiam mi forlasis la ĝardenon
nezorgita, ĉar la korno de l’unukornulo
estis donaco de Venera
          Verkaĵ’ 101

kiom da temp' ankoraŭ
ni gajnas unu la alian
ni perdas unu la alian?

(la sama grundo
elfuĝante de sub niaj piedoj)

ruino —nerenversebla konvencio
sinsekvaj paŝoj
permesu al via dekstra okulo
plori, la livan
daŭre kantigu.

                  * * *

la kandelo lumigas daŭre
kornusfloroj, blanka stelo
kvietaj devioj.

la respeguliĝoj de muelŝtono
en la lunlumo: premoj
de l’pasinteco, metala gusto
de l’melankolio

vekis min la herbo
silentas l’ombroj de viaj lipoj,
mi serĉas vin . . .
kvazaŭ dolĉakvan lokon.

No comments: