2012-09-18

133 tagoj de la Hungara Sovetrespubliko (3)

La temo de Hungara Vivo, 19a jaro, n-ro 1 (83), 1979 estas la 133 tagoj de la Hungara Sovetrespubliko de 1919.

Mi jam blogis pri la menciita numero kaj aldonis ligojn al du enretigitaj eroj. Post tiam mi aldonis pluajn:

Esperanto-movado dum la Konsilia Respubliko” de Zoltán Barna & Ervin Fenyvesi [10-11]

Al fronto de Laboristhejmo” (1919) de Gyula Juhász, tradukis Márton Fejes [11]

Brasikaĵo” de Endre Fejes, tradukis P. Rados
(Fragmento el la novelo “Pariza rememoro”) [12-13]

Apud la fajro, en gardo ruĝa” de Béla Balázs, tradukis P. Rados [13]

Restas por enretigo: “Tavoligo kaj disigo” de Gyula Hernádi, tradukis Vilmos Benczik [14-15].

Mi blogis ankaŭ pri rimarkinda antologio eldonita en 1930:

Cent tridek tri tagoj: historia skizo de hungarlanda proletara revolucio. Leipzig: Ekrelo, 1930. 141 p.

Tiam mi estis enretiginta kvar artikolojn. Jen tri pluaj:

La Karoji-revolucio 1918‑1919. — BOLGAR A.

La agrarpolitiko de la diktaturo — MAGYAR Lajos

Soveta Hungario kaj la kamparanaro. — HEVEŜŜI

No comments: