2012-05-23

Imre Madách: La Tragedio de L’Homo

Bedaŭrinde, kiam mi legis ĉi tiun verkon en 1974, mi ne faris pli utilajn notojn. Jen la tuto notita de mi je la 31a de aŭgusto 1975:

Madách, Imre. La Tragedio de L’Homo, tradukis Kálmán Kalocsay. Budapest: Corvina, 1965. 259 p.

[Fin?]legite: 24an de junio 1974.

Interesa. Havas mankojn je saĝeco kaj filozofio. Mi ekpensis, ke Madách (Adamo) lernis nenion el la tuta aventuro. Mi devas relegi ĝin. La skemo estas interesa. Mi ŝatus krei propran miton, ŝanĝante la Adam-Evan skemon al io pli simila al [D. H.] Lawrence (ne-monogomia) kaj ŝanĝante la ecojn de Adamo kaj Eva.

Notu:
p. 226-7: Terspirito
p. 229: konkludo de Adamo
Nu, kion mi sciis en 1974-5? Kaj mi ne povas rememori, kion mi pensis. Mi povas diveni la kialon de aludo al Lawrence, kvankam mia opinio de la filozofio de Lawrence estas nun malfavora.

Tiutempe mi ne povis akiri anglalingvan tradukon. Post du jardekoj mi trovis iun anglalingvan tradukon en brokantlibrovendejo:
Madách, Imre. The Tragedy of Man; translated from the Hungarian by George Szirtes; introduction by George F. Cushing; illustrations by Mihály Zichy. New York: Püski Publishing, 1988.
Fakte, mi lernis la plejmulton da mia magra scio de hungara literaturo pere de Esperanto. Ŝajnas ankaŭ, ke pluraj hungaraj verkistoj, kvankam historie gravaj kaj siatempe influaj, ne estas bone konataj en Usono, eble en la anglofona sfero pli larĝe. Kaj nun, kiam mi serĉas la MLA Bibliography [bibliografion de la Modern-Lingvo-Asocio], mi trovas malmulton pri kelkaj specifaj hungaraj aŭtoroj.

Nun la hungara fenomeno kaptas mian intereson. La komenco estis re-engaĝo pri la verkaro kaj influoj je Sándor Szathmári. Sed mia intereso plilarĝiĝas. Mi bezonas ekkoni du verkojn de la fama hungara marksisma filozofo Georg [György] Lukács. Ambaŭ estis verkitaj en la hungara. La unua almenaŭ havas germanan tradukon; pri la dua mi scias pri nenia traduko; kaj mi trovis nenian anglan tradukon de iu aŭ la alia:
Lukács, György. Fejlo˝ désének története (1911) [= Entwicklungsgeschichte des modernen Dramas = Historio de la evoluo de moderna dramo]. Budapest: Magveto˝, 1978.

Lukács, György “Madách tragédiája” (1955) [La tragedio de Madách], en G. Lukács, Magyar irodalom, magyar kultúra, 570. 

No comments: