2012-03-19

La Malkreado (poemo)

Mi ĵus elfosis kolekton da tajpitaj originalaj poemoj en plastika kovrilo, verkitaj inter 1970 kaj 1972. Unu poemo estas en Esperanto; la ceteraj en la angla. Mi esperantiĝis en 1968 (kiam mi estis liceano), do ĉi tiu estas unu el miaĵ plej fruaj kompletigitaj provoj verki en Esperanto. Jen la Esperanta poemo, iomete reviziita (hodiaŭ) por elimini erarojn. Mi ankaŭ elfosis la originalan manskribitan tekston: mi aldonos la daton sube.

La Malkreado
(La Peko de Dio)

de Ralph Dumain

Laciĝas jam la mondo;
Jam penis ĝi sufiĉe.
Ĝi grizas ĉe la rondo,
Sed strangaj urĝoj ĉe la antipodoj
Plu urĝas ĝin kaprice.

Ne plu mi zorgas sed mi notas.
Mi kuŝas sur la grundo.
Maldecaĵoj pluaj nur
Plu vundus ĉe la jama vundo.

Forpasas jaroj aŭ sekundoj—
Kiuj estas kiuj jam ne gravas.
(Nur forgesi . . .) de la pekabundoj
Jen la sekvoj. Neniel pravas.

Ĉu la mondo aŭ la raso ne reprovu?
Respiru! Respondu! ekkrias mia sango,
Kiu rapidkuras nun denove—
Sed vane svingas mia lango.

La laca lag’ fiaskas,
Nenio okazas, nenio efikas.
La tero ne plu naskas;
La morton ĝi indikas.

La vivo velkas, nur atendi—
Por ĉiam manoj ĉion lasas,
Kaj mi rigardas sur ruino.
Obscene, kiel ŝi forpasas,
Mi korpe kuŝas kun virino.

6an de oktobro 1970
1:45-4:45 atm         

No comments: