2011-05-06

Vasilij Eroŝenko (8): Lumo kaj Ombro

Dankon al donaco de skanita teksto fare de samideano, tuta antologio nun haveblas miareteje:

Lumo kaj Ombro de Vasilij Eroŝenko, komp. Mine Yositaka. Toyonaka-si: Japana Esperanta Librokooperativo, 1979. 94 p.

Ĉi tiu antologio taŭge reprezentas la verkaron de Eroŝenko. Do ĉi tiu antologio kune kun El Vivo de Ĉukĉoj estos bazo por ĉerpado por nia loka diskutgrupo pri Esperanta beletro. Jen rememorigo, ke ĉi-bloge troveblas multaj retligoj al verkoj pri Eroŝenko, en kaj Esperanto kaj la angla.

No comments: