2011-03-06

Lou Harrison & la gamelono

Sabaton vespere, la 4an de marto 2011, en Vaŝingtono okazis la dua evento en soleno de komponisto kaj Esperantisto Lou Harrison. Ĉeestis kelkaj lokaj esperantistoj (plus kunulinoj), kaj tie ni renkontis ankaŭ iaman esperantistinon el Minsk.

Ni esperis aŭskulti gamelonan koncerton, sed okazis serio de prelegantoj kun filmetoj, bildoj, montrado de instrumentoj. . . kun frandaĵoj por ni gastoj.

La ambasadejo de Indonezio estas grandioza, belega konstruaĵo kiun originale posedis iu riĉulo. Oni ne anticipis ke venus 300 gastoj. Estis multaj ĉeestantoj kiuj plenigis du ĉambrojn, pluraj starantaj. La unua preleginto parolis klare, sed estis malfacile kompreni la ceterajn se oni sidis en la dua ĉambrego.

La unua preleginto estis la plej interesa. Li parolis pri Harrison mem. Post iom da ‘politike korekteca’ cerbumado pri ‘kultura alproprigo’, li priskribis iom da historio de engaĝo pri gamelona muziko fare de okcidentaj komponistoj. Mi antaŭe havis nenian ideon ke Debussy estis admiranto de ĉi tiu muziko. Ankaŭ usona komponisto Henry Cowell, kiu edukis Harrison, estis tia. (Mi ne estas fakulo pri la tradicio de usona eksperimenta muziko, sed ĝi estas tre interesa, aparte ĉar ĝi ne sklavis al eŭropaj modeloj.) Ni lernis pri la filozofio kaj priokupoj de Harrison pri paco, justeco, kaj egaleco de ĉiuj popoloj. La preleginto eĉ menciis Esperanton! Ĉirkaŭ 1947, kiam Harrison spertis psikan krizon. Li okupis sin pri Esperanto, kiu kongruas kun sia filozofio de la unueco de la homaro.

La ambasadoro, la tria parolinto, parolis pri la epoko de koloniismo kaj la rara apreco de lia kulturo fare de okcidentanoj. La kvara, indonezia majstro, parolis pri la gamelono mem, sed mi ne povis kompreni lin. Finfine, estis tro da parolado, preskaŭ neniom da muziko, sed tamen eduka afero. Kaj ni povas denove fieri pri nia lingvo.

No comments: