2011-02-26

Mortis Manny Fried, heroo de la laborista klaso

Hieraŭ mortis mia amiko Emanuel ("Manny") Fried, kvar tagojn antaŭ sia 98a naskiĝdatreveno, en mia hejmurbo Buffalo, Novjorkŝtato, Usono. Manny estis organizanto de sindikatoj, aktoro, dramverkisto, kaj viktimo de antikomunista subpremado en la 1950aj jaroj kaj poste fare de la usona registaro, la Katolika Eklezio, kaj dekstruloj en la laborista movado. Katolika pastro iam nomis lin "la plej danĝera homo en okcidenta Novjorkŝtato". La tutlanda polico FBI nomis lin "simbolo de la maldekstro kiu devas esti detruata."

Manny estis bone konata kaj respektata en la regiono ĉirkau Buffalo, sed ne aliloke krom ĉe malgrandaj rondoj. Sed li estis unika voĉo de usona teatro, verkante pri la luktoj kaj dilemoj de sindikatoj kaj la laborista klaso. Sed la samaj personoj en la kapitalista klaso kaj la Katolika Eklezio kiu oponis al li en la sindikata movado baris la prezenton de liaj dramoj en teatro en Buffalo, kaj la FBI ankaŭ konspiris limigi lian karieron kaj influon.

Manny estis la filo de judaj enmigrintoj. Lia patro komercis per butiko. Manny komencis labori kiel junulo ĉe hotelo, kie li lernis kompati la plej suban klastavolon, ekz. prostituinojn. Li gajnis laborpostenon en fabrikejo kiu neniam antaŭe dungis judojn. Li fariĝis aktoro dum la "ruĝa jardeko" de la 1930aj jaroj. Li fariĝis ĉefa organizanto de sindikatoj de multaj fabrikejoj en okcidenta Novjorkŝtato—neniu plu ekzistas. Lin oferis Elia Kazan oportuno fariĝi filmstelulo. Sed en hospitalo alia sindikestro petis, ĵus antaŭ morto, ke Manny promesu daŭre labori kiel laborist-organizanto, kaj Manny cedis oportunon al estonta stelulo Karl Malden.

Manny estis viktimo de persekutado fare de la komitato de Joseph McCarthy and de la FBI. Li defie rifuzis kooperi kun la senata inkvizicio, sed oni ne enkarcerigis lin. Subtenis lin per letero Albert Einstein. Manny estis elpuŝata el la sindikato, kaj ne plu povis labori en usonaj firmaoj. Do li gajnis laboron por kanada firmao.

Post multaj jaroj, li doktoriĝis en literaturo, baze de siaj verkoj kaj emfazo de klasbazita beletro, kaj fariĝis profesoro instruanta kreivan verkadon kaj multe stimulis kaj subtenis dramverkistojn kaj ĝenerale laboristajn verkantojn en diversaj rondoj.

Estonte mi priskribos mian propran rilaton al Manny, sed nun mi volas funebre soleni al lia memoro. En 2003 mi iniciatis retpaĝaron dediĉe al lia vivo kaj verkaro, do jen:

The Emanuel Fried Center

No comments: