2009-12-12

William Blake: Moto por la Kanzonoj de Naivo kaj de Sperto

Antaŭ du semajnoj, kiam mi finlaboris mian tradukon de “Plenas via pelv’ da semo” [Thou hast a lap full of seed] de William Blake (kiun mi finis je la naskiĝtago de Blake, la 28-an de novembro), mi ankaŭ prilaboris tradukon de la jena poemo de Blake, ankaŭ neniam de li publikigita. Ĝi montras la saman spiriton de la alia menciita poemo kaj de la Kanzonoj el Sperto ĝenerale: skeptika esploro sub ŝajnoj pri homa naturo, motivita de ideo kiu priokupis Blake kaj kiun li iam esprimis jene, ke "innocence" (senkulpeco, naivo, pureco, senmakuleco--malfacile tradukebla) ne povas travivi naive kaj senscie, sed "oni devas puron organizi" ("Innocence must be organiz'd"), t.e. navigi la kontraŭdirojn kaj danĝerojn de la reala vivo, afero kiu postulas asimilon de cinika kompreno de homaj karaktero kaj institucioj.


Moto por la Kanzonoj de Naivo kaj de Sperto

de William Blake
el la Notlibro de 1793
tradukis Ralph Dumain

Bonulojn logas homperceptoj;
Ili per si mem ne pensas;
Ĝis Spert’ instruos kapti, kaĝe
Elfojn kaj feinojn, saĝe.

Sekvas grunt’ de la fripon’
Kaj hipokrita hurlo;
El amikoj malkaŝiĝas la intrigo,
Kaj distingiĝas aglo de la strigo.

2009.12.12



The Good are attracted by Mens perceptions
And Think not for themselves
Till Experience teaches them to catch
And to cage the Fairies & Elves

And then the Knave begins to snarl
And the Hypocrite to howl
And all his good Friends shew their private ends
And the Eagle is known from the Owl

Fascimile:
The Notebook of William Blake - Folio N101 and N100

No comments: