2008-08-06

Kiu regas la konceptojn?

Verkite 30 Oct 2007:

La kampo de komunikado:
Kiu regas la konceptojn?
Le Monde Diplomatique en Esperanto
de Armand MATTELART

[RESUMO:] Por kio utilas komunikado? Oni provas kredigi al ni, ke ĝi povas unuigi kaj pacigi la mondon. Ke sufiĉus tutmondiĝo kaj tutglobiĝo de komerco - danke al aparte la parigo de komputilo kaj telefono, kaj al disvolvo de Interreto – por ke la sociaj, politikaj aŭ militaj konfliktoj kvietiĝu kaj malaperu. Temas kompreneble pri mito. Disvastigata de tiuj, kiuj regas la konceptojn. El tio fontas la ega graveco de la nuntempe okazanta vortobatalo.
Jen interesa artikolo, interalie pro devojiĝo de la ĉefa temo.

(1) Degenero de lingvaĵo kaj penskapablo; interesaj esprimoj, ekz.:
Dum la vorto-merkato pli kaj pli reduktiĝis al la vortoj de la merkato, pliintensiĝis la ŝrumpo de la konceptoj, kiujn ni uzas por nomi la staton kaj la estonton de la mondo.
Kaj:
La fragila grundo de la vortoj favorigis prosperon de amneziaj neologismoj, kiuj produktas «realeco-efektojn» tra la agomodeloj, kiujn ili enkadrigas kaj prezentas kiel sole eblaj. La plurjarcenta mond-unueciga movado troviĝis senigita je sia historio kaj konflikta geopolitiko, kaj reduktita je fenomeno apenaŭ malpli ol 20-jara.
(2) Referenco al verkisto Jorge Luis Borges & artefaritaj lingvoj:
La «tutmonda socio de informado» apogiĝas je trietaĝa historio. Kerne de tiu «novlingvo» ĉefas la nocioj «socio de informado» kaj «tutmondigita socio de informado», elstarigitaj kiel dominaj paradigmoj de socia ŝanĝo kaj garantiaĵoj de pli travidebla mondo. Tiu paro aperas en la 17a kaj 18-a jarcentoj kun la pensmaniero de numereblo kaj mezureblo kiel prototipoj de ia vera diro. Ĝia pli aktuala historio komenciĝis ĉe la fino de la dua mondmilito kaj daŭris dum la du sekvantaj jardekoj. Ĝia mallongdaŭra historio, la tempo-spaco kiun historiistoj nomas «nun-ismo» funkciis sub influo de konkurado al aktualeco.

Neniu pli bone parolis pri la longdaŭro ol la argentina verkisto Jorge Luis Borges, kiam li referencas al la mito de konstruo de artefarita lingvo, kundividata de iuj kiel fundamento de universala komunumo kaj de perfekta komunikado. Jen la kongreso imagita de Don Alejandro Glencoe en El libro de arena (La libro de sablo). Jen la ĥimero de arbitra konstruo de analiza lingvo la John Wilkins en Enketoj. La inventinto de kibernetiko Norbert Wiener en 1948 nomumis Leibniz sankta patrono de tiu nova scienco, ne nur ĉar tiu inventis la binaran kodon kaj diferencialan kalkulon, sed ĉar, tra sia projekto pri aŭtomatigo de rezonado, ankaŭ li provis krei «artefaritan» lingvon, lingva characteristica, senigitan je la naturaj malvirtoj, el kiuj fontas miskompreno kaj misakordo, lingvon kiu kapablu kontribui al kreado de universala komunumo.

No comments: