2007-10-29

William Auld, William Blake, & Mi

Mi estis studento de William Auld en Barrie Ontario en somero 1975. Mi rekonatiĝis kun Auld per letero al li je 1987.01.04, baldaŭ post mia re-aktiviĝo en Esperantujo, en Vaŝingtono. Inter la temoj pritraktitaj estas William Blake en Esperanto. Interalie, mi aŭdacis diri la jenan:


Mi scivolas, kial oni ne tradukas Blake Esperanten. Mi supozus, ke Blake konkordus kun la utopiisma menso. La nivelo de la profundeco de Blake estas tiel rara, ke oni devus havebligi lin al internacia komunumo per Esperanto. Laŭ mi, la mesaĝo de la artisto estas la plej grava afero, kaj mi ne fetiĉas pri reputacio au klasikaĵoj aŭ art-por-arto. Mi sentas, ke beletrisma literatura filozofio regas en Esperantujo, kaj oni ne sufiĉe pripensas, kio plej meritas tradukon. Oni ne hontas traduki tedajn ŝovinismajn naciajn epopeojn sed eĉ ne pripensas aŭtorojn, kies mesaĝo povus pensigi kaj inspiri alilingvulojn. Estas eĉ pli mirindige, ĉar la vortostoko/lingvaĵo estas tre simpla je Blake; la komplekseco estas en la pensaro. Mi ne estas kvalifikita tradukisto, sed ofte min tentas la provo. Iu devas traduki Blake, ĉu vi?

Auld afable respondis per letero de 1987.01.26. Al ĉi tiu punkto, li diris:


Mi ne scias, kial “oni” ne tradukas Blake Esperanten. Verŝajne ĉiu elektas laŭ sia gusto: mi faris miajn Blake-tradukojn dum mia “Blake-periodo”, nome kiam mi la unuan fojon renkontis lian verkaron en serioza studkunteksto. Mi havas tiun kutimon. Kiam mi aliras novan por mi poeton kaj tiu ekplaĉas al mi, mi ne povas ne traduki kelkajn poemojn: per tradukado oni plej profunde ekkonas la originalojn. Alie, oni komisias al mi iun traduktaskon—ekzemple la Ŝekspirajn sonetojn. Sed io devas stimuli, kaj la tasko devas allogi. Kial vi ne provu pri Blake?

Nu, mi devus klarigi pli detale koncerne la jamajn tradukojn de Blake en Esperanto, la bazon de miaj iom krudaj asertoj, kaj mian filozofion pri prioritatigo pri tradukoj en Esperanton. Nun mi devas aldoni, ke nur la lingvaĵo de lirikformaj poemoj de Blake estas simpla; liaj profetaj verkoj plenplenas da lia obskura persona mitologio.

Je la 28-a de novembro ĉi-jare okazos la 250-a datreveno de la naskiĝo de Blake. Mi pripensas verki artikolon en Esperanto ĉi-okaze. Tiam mi pli detale traktus la temon skizita ĉi tie.

Referencoj:

Alireteje:
William Auld - Vikipedio
William Blake - Vikipedio
Blake and the Xenoglots: Strange-Speaking Critics and Scholars of Blake by G. E. Bentley, Jr.

Miareteje:
William Auld: Letero al R. Dumain, 1987.01.26
William Auld: Letero al R. Dumain, 1987.01.26 (bildo de la originala)
William Blake en Esperanto
William Auld Memorial Page / En Memoro
Esperanto Kiel Anti-Lingvo de Baldur Ragnarsson
William Blake’s 250th Birthday
William Blake’s Manuscript Lyrics: Discussion in Commemoration of Blake’s 250th Birthday (28 November 1757 - 12 August 1827), November 2007
William Blake Study Guide

2007-10-27

To the Jew who walked away / Al la Juda Foririnto

Dum kelkaj jardekoj mi admiradis ĉi tiun elokventan poemon:

"Al la Juda Foririnto" de Lodewijk Cornelius Deij
La Londona Times (Tempo) listigis inter premiitoj de sia konkurso laŭdon de anglalingva traduko de ĉi tiu poemo fare de Elizabeth Stanley. Mirinde!

Jen ĉerpoj el la koncerna ĵurnalraporto:

Winners of The Times Stephen Spender Prize for poetry in translation
Josephine Balmer
The Times
October 26, 2007
Many entries also illustrated the wider, political importance of translated poetry, such as Elizabeth Stanley's To the Jew who walked away, from Esperanto and commended in the Open Category, or Karen Margolis's translations of Selma Meerbaum-Eisinger, written just before the poet's death in a Nazi labour camp at the age of 18. Several entrants were making their first attempts at poetry translation, discovering how it can enrich their experience as both readers and writers.
La kategorio ĉi-rilata estas "Open category" (malferma kategorio):
Commended: Elizabeth Stanley's translation from Esperanto of To the Jew who walked away by Leen Deij; [. . .]
Mi ŝatus havigi la tekston de la tuta traduko. Tamen, malkontentigas min la traduko de la titolo. "To the Jew who walked away" malĝuste sugestas volontan forpaŝadon, ne la efektivan perfortan forprenadon. Alia esprimo pli taŭgus, ekz.: "foriris" signifas "went away" (ekz. malaperis), kaj "went" sonas sufiĉe simila al "walked" do tie funkcius bone.