2007-04-08

Midzu min en Baltimoro!

Temas pri aŭtobiografia eposo, nefinita ekzistencialisma komedio pri mia vivo en deprimiga urbo Baltimore en 1985. La vivmedio estis malinspira krom fikado kaj suĉado. Mi ne memoras kie la skizo-manuskripto estas nun. Kiel pluraj miaj strangaj poeziaj projektoj (ekz. longa poemomaĝo al Miĥalski, poemo pri atomfiziko, rev-vizia poemo "Sub Suno Rikana," k.a.), mi neniam povis fini ĉi tiun verkon. (Ĉu okazo por ŝerco?)

Mi parkere rememoras nur la kvarversan refrenon, kiu ripetiĝas post ĉiu stanco. Jen anekdoto ĉi-rilate. Foje mi promenis kun amiko surstrate, kaj dum halto mi menciis mian poemon. Li konas eĉ ne unu vorton de Esperanto, sed kiam mi deklamis la refrenon li rideksplodis. Mi ekkaptis mian ventron ridegante kaj preskaŭ kolapsis sur la trotuaro.

Midzu min en Baltimoro.
Mi reciprokos ĉe klitoro
Kaj ne timiĝos pro odoro.
Midzu min en Baltimoro!

1 comment:

Unknown said...

mi tradukis tion
http://www.esperanto.mv.ru/Melnikov/Kojonov.html
kaj tion
http://www.esperanto.mv.ru/Melnikov/Nikita.html
poste okazis jeno:
http://vmel.livejournal.com/1746.html